Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Rubujo Laborejo (interna) Materialejo Protokoloj kek PROTOKOLO de la GXeneralkunveno de KEK la 20-an de februaro 2006
Agoj pri dokumento

PROTOKOLO de la GXeneralkunveno de KEK la 20-an de februaro 2006

de denizoLaste modifita: 2007-02-15 22:42

Originala versio de Jens

================================================================
PROTOKOLO de la GXeneralkunveno de KEK la 20-an de februaro 2006
================================================================

1. Elekto de direktanto
Estis elektita Ileana Schrøder. Oni decidis uzi danan lingvon. La
direktanto konstatis ke la gxeneralkunveno estas lauxstatute
kunvokita. Ina Schultz atentigis ke laux la statuto la tagordo devas
enhavi punkton pri la biblioteko; gxi estis enmetita kiel punkto 4a.
Krome oni decidis movi la punktojn 3.1 gxis 3.3 al 11. Eventualajxoj.

2. Elekto de protokolanto: Estis elektita Jens S. Larsen.

3. Raporto de la prezidanto.
La prezidanto resumis la jarraporton pri la agado dum 2005 kaj
rekomendis al la membroj varbi por la danlingva reta dissendolisto de
la klubo. Jytte Sunekær, Ileana Schrøder kaj Ina Schultz plendis ke
mankis en la jarraporto informoj pri la klubaj aktivecoj, t.e. kursoj
kaj la prelegoj okazintaj dum la jaro; kursoj ecx estas menciitaj kiel
celo en la kluba statuto. Laux Ileana Schrøder nur duono de la raporto
efektive temas pri KEK. La prezidanto opiniis ke statutoj estas io
kion oni uzas nur kiam oni ne povas alie elturnigxi ("vedtægter er
noget man bruger, når man ikke kan finde ud af det ellers") kaj ke
cxi-jare estis pli akcentita la ekstera laboro. Ole Blaust opiniis ke
se oni interkonsentas, oni povas devii de la statuto. Ina Schultz
atentigis ke necesas distingi inter siaj diversaj funkcioj, kaj ke
gravas ke estu agrable vizitadi la klubon.
La raporto estis aprobita.

4. Raporto de la kasisto.
La kasisto prezentis la kalkulajxon por 2005, en kiu la valoro de la
biblioteko estas taksita je unu krono laux la propono de Ole Blaust.
Intertempe estis disdonita la bugxeto por 2006. La kalkulajxo estis
aprobita.

4a. Biblioteko.
La kasisto deklaris ke li ne povos respondeci pri la kalkulajxo de
2006, cxar li ne povis akcepti ne antauxe interkonsentitan fakturon de
luo por la biblioteka kela cxambro, kaj ke li forlasas sian postenon
cxar la prezidanto ne aperis cxe interkonsentita renkontigxo fine de
decembro 2006, kie la kasisto, ties du filoj kaj la prezidanto kune
portus la librojn al alia loko. En la posta diskuto montrigxis ke
neniu povas submeti la tekston cxu de la lu-kontrakto, cxu de iu
pagpostula letero. La prezidanto bedauxris la miskomprenon pri
renkontigxo fine de decembro kaj respondis al demando de Egon
Starup-Jensen, ke li pretas pagi el propra posxo la luon por 2005 kaj
la perdon de salajro de la filoj de Egon. Ina Schultz atentigis ke la
bugxetita deficito por 2006 turnigxos en profiton sen la biblioteka luo.
Dum ankoraux 5 jaroj la Fonduso por Esperanto-Domo pro impostoteknikaj
kauxzoj ne donos subvenciojn, kaj Ole Blaust proponis ke oni povus
konservi la librojn gxis tiam. Ileana Schrøder kontrauxmetis ke la
GXenerala Kunveno ne konas la valoron de la biblioteko, nek scias kiam
estos Esperanto-domo en Kopenhago. Betty Chatterjee deklaris ke sxi
akceptos konservi la pli grandan parton de la libroj en sxranko
acxetota de sxi mem, kaj Tage Sørensen, Tara Gregers kaj Bjarke
Nielsen deklaris ke ili povos lauxbezone konservi cxe si po unu keston
da libroj. Oni decidis vocxdoni pri la du proponoj, kaj la pliparto de
la cxeestantoj vocxdonis por la propono konservi la tauxgajn librojn
cxe Betty Chatterjee kaj la aliaj helpantoj, kaj ne plu lui la kelan
cxambron por la libroj. La 24-an de februaro 2006 Betty kun helpantoj
vizitos la kelon kie nun estas la libroj por dividi ilin.

5. Revizio de la statuto
Oni konkludis ke ne havas sencon kontroli la danan tradukon, cxar oni
planas modernigi la statuton venontjare.

6. Proponoj ne estis.

7. Elekto de 2 estraranoj por 2 jaroj.
La gxis nun funkciantaj estraranoj ne deziris reelekton: Bent
Jensenius cxar li seniluziigxis pri la "vizia-tago" kaj pri la
kunlaboro kun la prezidanto; same konkludis Egon Starup Jensen. Arne
Casper rifuzis reelekton cxar li havas multajn aliajn taskojn en la
dana Esperanto-movado. Ankaux Ana Røssum antauxe deklaris ke sxi ne
deziras estraranigxi.
CXar jam de la estrara protokolo de KEK la 16-an de januaro oni
spertis ke nek Bent Jensenius nek Egon Starup volas dauxrigi, la
direktanto rimarkis ke oni jam en januaro laux kutimo estus devintaj
akcepti la anstatauxantojn en la estraro. Nun, anstataux ili estis
elektitaj Zita Garbaraviciené kaj Nina Tofte Hansen. Krome, gxis la
venonta GXenerala Kunveno, Ole Blaust estis elektita por unu jaro.

8. Elekto de 2 estraraj anstatauxantoj por 1 jaro. Neniu deziris esti
elektita.

9. Elekto de 1 revizoro por 2 jaroj. Estis elektita Simon Petersen.

10. Elekto de 2 revizoraj anstatauxantoj por 1 jaro. La gxis nun
funkciinta sola anstatauxanto, Jens S. Larsen, estis reelektita.

11. Eventualajxoj. La prezidanto prezentis la rezultojn de la
"vizia-tago", okazinta en lia hejmo dum januara dimancxo.

fonto


Funkcias per Plone EMS, la libera enhav-mastruma sistemo

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: