Protokolo de la ĝenerala kunveno de KEK 2007
Protokolo de la Ĝenerala Kunveno de Konversacia
Esperanto-Klubo
Kopenhago la 19an de februaro 2007
-------------------------------------------------
1.Kiel direktanto estis elektita Sven Sandø. Oni
voĉdone decidis okazigi la ĝeneralan Kunvenon en la
dana lingvo.
2.Kiel protokolanto estis elektita Jens S. Larsen.
3.La prezidanto resumis la raporton pri la agado dum
2006, disdonitan al la ĉeestantoj komence de la
kunveno. Akcentitaj estis:
* la bona kunlaboro kun la DEFA-klubo, la Kulturgrupo
kaj Esperantoskolen;
* la graveco de la kursoj kaj de la ĉiusemajnaj
kunvenoj;
* la diskuto ”Kion ni celas kun Esperanto”
* la unua dana Lingvofestivalo, ne altirinta multe da
vizitantoj, sed tre aprezata de la kunlaborintaj
organizaĵoj, kaj ripetota en la aŭtuno de 2007;
* produktado de nova afiŝo.
La raporto estis aprobita.
4.Ankaŭ la kalkulaĵo estis disdonita komence de la
kunveno. Ne estis ekzemplero por ĉiu, pro miskompreno
inter la kasisto kaj la prezidanto. Egon Starup Jensen
deklaris ke li ne povas aprobi la kalkulaĵon, ĉar
ĝi estas liverita tro malfrue. La kasisto klarigis ke
la jara rezulto, minuso de 5.141 kronoj, reale ne
estas minuso, pro ŝanĝo de la kalkulmetodo. Pro la
sama kaŭzo la kotiza enspezo ne kongruas kun la
membronombro.
Tara Gregersen atentigis ke se la prezidanto estis
preta persone pagi la luon por la kela lokalo de la
biblioteko ĝis ĝia translokado al privataj adresoj,
tio devus esti registrita kiel enspezo. Ankaŭ Ina
Schultz miris kie tio estas registrita.
Post kelkaj demandoj kaj respondoj pri aliaj detaloj,
la kalkulaĵo estis aprobita.
Buĝeto ne estis traktita.
5.La biblioteko povus, laŭ la prezidanto, esti
restinta kune en centra loko, kaj translokita al
senpaga lokalo en Esperanto-skolen, se la ĝenerala
kunveno de 2006 ne estus decidinta transloki ĝin. Ana
Røssum atentigis ke Esperantoskolen ne estas parto de
KEK, dum Ole Blaust esprimis la opinion ke la
pasinjara decido de la ĝenerala kunveno estis iom
hasta. La libroj de la biblioteko estas nun en
Vallensbæk, ĉe Betty Chatterjee, kaj la revuoj en
Værløse, ĉe Jytte Sunekær. (La biblioteko estis
traktita kadre de punkto 3.)
6.Ina Schultz rekomendis prokrasti la traktadon de
(cetere tre bezonata) nova statuto, ĉar
* ekzemplero de la propono ne estis sendita al ĉiuj
membroj antaŭ la ĝenerala kunveno;
* ne estas tasko de la ĝenerala kunveno kontroli
tradukon;
* estas en la valida statuto reguloj, kiuj estas
malkonformaj al la nuna praktiko, sed ne ŝanĝitaj en
la propono;
* mankis motivigo de la ŝanĝoj proponitaj.
La propono estis submetita al skriba voĉdono. Per 16
voĉdonoj por kaj 6 kontraŭ, oni decidis prokrasti la
traktadon de statutŝanĝoj al la venonta ĝenerala
kunveno.
7.Propono de Ole Blaust pri kontizmalaltigo de 180
kronoj al 150 kronoj forfalis, ĉar ĝi ne estis
eksplicite menciita en la tagordo.
8.Pri la futuro la prezidanto menciis ke la ”vizia
tago” rekomendis pli da ekstera laboro. Labortemoj
estos interaktiva hejmpaĝo, lingvofestivalo, preparo
de la 100-jara jubileo kunlabore kun DEA, KEF en 2008
kaj plua kunlaboro kun DEFA.
9.Kiel prezidanton por 2 jaroj Betty Chatterjee
proponis sin mem. Rekomendante sin, Betty referencis
al siaj multaj artikoloj en Esperanto en Danio kaj
aliloke, kaj diris ke ŝi intencas kunlaborigi
ne-estraranojn en la kluba laboro. Tiurilate Dennis
Priskorn rekomendis fondi laborgrupon pri ekstera
komunikado. Betty certigis al Nina Tofte Hansen ke KEK
okazigos la lingvofestivalon ankaŭ sub ŝia prezido.
Peter Weide deklaris, ke kiu ajn estos prezidanto,
gravas observi la statuton, dum Ole Blaust rimarkigis
ke multo estis neobservata dum jaroj.
En la sekva skriba voĉdono, Kim Henriksen ricevis 3
voĉojn, Betty Chatterjee ricevis 15 voĉojn, kaj 5
voĉdoniloj estis blankaj. Betty do estas nova
prezidanto.
10.Por la postenoj de 2 estraranoj por 2 jaroj Jytte
Sunekær pretis daŭrigi; por la dua estraraneco
kandidatis Kim Henriksen kaj Jens S. Larsen. En la
sekva skriba voĉdono, Kim Henriksen ricevis 9
voĉojn, Jytte Sunekær ricevis 20 voĉojn, kaj Jens S.
Larsen 12 voĉojn. La estraro do nun konsistas el
Betty, Jytte, Jens, Zita Garbaraviciené kaj Nina Tofte
Hansen.
11.Por la ĝis nun vakaj postenoj de 2 estraraj
anstataŭantoj por 1 jaro kandidatis Kim Henriksen,
Tara Gregersen kaj Sven Sandø. Kim Henriksen ricevis
11 voĉojn, Tara Gregersen 14 voĉojn kaj Sven Sandø
17 voĉojn. Elektitaj estis do Sven og Tara.
12.Kiel revizoro por 2 jaroj Bent Wiinberg pretis
daŭrigi, dum Simon Damkjær deziris retiriĝi jam nun.
Anstataŭ Simon, Dennis Priskorn deklaris sin preta
esti dua revizoro dum unu jaro.
13.Kiel revizora anstataŭanto por 1 jaro estis
elektita Arne Casper Mortensen. La posteno de dua
revizora anstataŭanto restas vaka, ĉar Jens S.
Larsen kiel estraraniĝinto ne plu povas plenumi ĝin.
14.Eventualaĵoj: Jytte Sunekær atentigis ke necesas
aliĝi al la jarkunveno de DEA antaŭ la 15a de marto
por ĝui rabaton.