Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Rubujo Laborejo (interna) Materialejo Protokoloj kek Protokolo de la ĝenerala kunveno de KEK la 20-an de februaro 2006 (Jytte)
Agoj pri dokumento

Protokolo de la ĝenerala kunveno de KEK la 20-an de februaro 2006 (Jytte)

de denizoLaste modifita: 2007-03-20 23:38

La posta aprobita versio de Jytte.

PROTOKOLO de la Generalkunveno de KEK la 20-an de februaro 2006
1. Elekto de direktanto
Estis elektita Ileana Schrøder. Oni decidis uzi danan lingvon. La direktanto
konstatis ke la generalkunveno estas laustatute kunvokita. Ina Schultz atentigis
ke lau la statuto la tagordo devas enhavi punkton pri la biblioteko; gi estis
enmetita kiel punkto 4a. Krome oni decidis movi la punktojn 3.1 gis 3.3 al 11. .
2. Elekto de protokolanto: Estis elektita Jens S. Larsen.
3. Raporto de la prezidanto.
La prezidanto resumis la jarraporton pri la agado dum 2005 kaj rekomendis al
la membroj varbi por la danlingva reta dissendolisto de la klubo. Jytte Sunekær,
Ileana Schrøder kaj Ina Schultz plendis ke mankis en la jarraporto informoj pri
la klubaj aktivecoj, t.e. kursoj kaj la prelegoj okazintaj dum la jaro; kursoj
ec estas menciitaj kiel celo en la kluba statuto. Lau Ileana Schrøder nur duono
de la raporto efektive temas pri KEK. La prezidanto opiniis ke statutoj estas io
kion oni uzas nur kiam oni ne povas alie elturnigi ("vedtægter er noget man
bruger, når man ikke kan finde ud af det ellers") kaj ke ci-jare estis pli
akcentita la ekstera laboro. Ole Blaust opiniis ke se oni interkonsentas, oni
povas devii de la statuto. Ina Schultz atentigis ke necesas distingi inter siaj
diversaj funkcioj, kaj ke gravas ke estu agrable vizitadi la klubon.
La raporto estis aprobita.
4. Raporto de la kasisto.
La kasisto prezentis la kalkulajon por 2005, en kiu la valoro de la biblioteko
estas taksita je unu krono. Intertempe estis disdonita la bugeto por 2006. La
kalkulajo estis aprobita.
4a. Biblioteko.
La kasisto deklaris ke li ne povos respondeci pri la kalkulajo de 2006, car li
ne povis akcepti ne antaue interkonsentitan fakturon de luo por la biblioteka
kela cambro, kaj ke li forlasas sian postenon car la prezidanto ne aperis ce
interkonsentita renkontigo fine de decembro 2006, kie la kasisto, ties du filoj
kaj la prezidanto kune portus la librojn al alia loko. En la posta diskuto
montrigis ke neniu povas submeti la tekston cu de la lu-kontrakto, cu de iu
pagpostula letero. La prezidanto bedauris la miskomprenon pri renkontigo fine de
decembro kaj respondis al demando de Egon Starup-Jensen, ke li pretas pagi el
propra poso la luon por 2005 kaj la perdon de salajro de la filoj de Egon. Ina
Schultz atentigis ke la bugetita deficito por 2006 turnigos en profiton sen la
2700 kr. jare por la biblioteka luo.
Dum ankorau 5 jaroj la Fonduso por Esperanto-Domo pro impostoteknikaj kauzoj ne
donos subvenciojn, kaj Ole Blaust proponis ke oni povus konservi la librojn gis
tiam. Ileana Schrøder kontraumetis ke la Generala Kunveno ne konas la valoron de
la biblioteko, nek scias kiam estos Esperanto-domo en Kopenhago. Betty
Chatterjee deklaris ke si akceptos konservi la pli grandan parton de la libroj
en sranko acetota de si mem, kaj Tage Sørensen, Tara Gregers kaj Bjarke Nielsen
deklaris ke ili povos laubezone konservi ce si po unu keston da libroj. Oni
decidis vocdoni pri la du proponoj, kaj la pliparto de la ceestantoj vocdonis
por la propono konservi la taugajn librojn ce Betty Chatterjee kaj la aliaj
helpantoj, kaj ne plu lui la kelan cambron por la libroj. La 24-an de februaro
2006 Betty kun helpantoj vizitos la kelon kie nun estas la libroj por dividi
ilin.
5. Revizio de la statuto
Oni konkludis ke ne havas sencon kontroli la danan tradukon, car oni planas
modernigi la statuton venontjare.
6. Proponoj ne estis.
7. Elekto de 2 estraranoj por 2 jaroj.
La gis nun funkciantaj estraranoj ne deziris reelekton: Bent Jensenius car li
seniluziigis pri la "vizia-tago" kaj pri la kunlaboro kun la prezidanto; same
konkludis Egon Starup Jensen. Arne Casper rifuzis reelekton car li havas multajn
aliajn taskojn en la dana Esperanto-movado. Ankau Ana Røssum antaue deklaris ke
si ne deziras estraranigi.
Car jam de la estrara protokolo de KEK la 16-an de januaro oni spertis ke nek
Bent Jensenius nek Egon Starup volas daurigi, la direktanto rimarkis ke oni jam
en januaro lau kutimo estus devintaj akcepti la anstatauantojn en la estraro.
Estis elektitaj Zita Garbaraviciené kaj Nina Tofte Hansen. Krome, gis la
venonta Generala Kunveno, Ole Blaust estis elektita por unu jaro.
8. Elekto de 2 estraraj anstatauantoj por 1 jaro. Neniu deziris esti elektita.
9. Elekto de 1 revizoro por 2 jaroj. Estis elektita Simon Petersen.
10. Elekto de 2 revizoraj anstatauantoj por 1 jaro. La gis nun funkciinta sola
anstatauanto, Jens S. Larsen, estis reelektita.

11. FUTURO.
11.1) La vizia tago-planoj
11.2) Laborplano
11.3) Labortemoj
La prezidanto prezentis la rezultojn de la "vizia-tago", okazinta en lia
hejno dum januara dimanco.
12. Eventualajoj ne estis.


Funkcias per Plone EMS, la libera enhav-mastruma sistemo

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: