Personliga verktyg
Du är här: Hem Rubujo Laborejo (interna) Materialejo Protokoloj DEJO-kunveno, nov. 2006
Dokumentåtgärder

DEJO-kunveno, nov. 2006

av estroSenast ändrad 2007-01-06 13:51
Bidragsgivare: denizo

La paroltemo de la kunveno ĉefe estis la Roskilde Festivalo 2007

Cxeestis: Dennis, Nina, Rut, Werner, Simon, Tomio (nia sveda gasto!), Jakob.

Dato: 30/11 2006

Roskilde Festivalo:

Komence ni diskutis la ideon pri Roskilde Festivalo:

La ideo estas ke DEJO partoprenos Roskilde Festivalon (la plej granda festivalo en norda Euxropo) venonta somero 2007. Ni invitos eksterlandajn esperantistojn al la festivalo, kaj faros esperantan tendaron. Ni povas labori kiel helpantoj, kaj tielmaniere ricevi senpagajn biletojn. Helpanta laboro estas ekzemple purigi, kolekti botelojn aux gardi.

Ni telefonis Rasmus por pli klare scii, kiel estas la planoj nun. Li parolis kun la festivala organizgrupo, kaj versxajne eblas esti helpantoj. Eksterlandaj helpantoj ne estas problemo, se ili nur estas en grupo kun homoj kiuj parolas la danan lingvon.

Rut + Dennis + Nina skribos leteron al diversaj eksterlandaj junularaj organizoj, pri la projekto, por iomete esplori, cxu multe aux malmulte interesigxus partopreni.

Jakob menciis ke esperanto iam partoprenis la festivalon ”Midtfyns Festival”. Tiam ili kunportis etan dana-esperanta vortaro, speciale farita por la arangxo kun diversaj uzeblaj ”festivalaj vortoj”. Estis tre popularaj, eble ni faru la saman?

Cerbumado

Rut gvidis etan cerbumadon pri niaj deziroj kaj voloj rilate al esperanto kaj la kopenhaga parto de DEJO. Al DEJOanoj kiuj ne partoprenis la renkontigxo, ni sugestas ke vi pensu ankaux pri tiaj aferoj kaj eble skribu al la listo pri ili.

Unue ni parolis pli kion ni gxenerale sxatus fari per esperanto. Diversaj pensoj kaj ideoj venis:

  1. Partopreni verkadon: Traduki librojn kaj filmojn, krei teatrajxojn, ludi muzikon ktp. Esperanto estas la libera spaco, kiu ebligas kreativecon. Tradukado de ekzemple filmoj povus montri al ne-esperantistoj kio estas Esperanto.

  2. Socialaj okazajxoj: Ekzemple sauxnorenkontigxoj, ludi, festi, babili. Ekkoni homoj per Esperanto, kaj gxui la diversecon de la esperanta Movado.

  3. Vojagxi: Partopreni kongresojn, internaciajn renkontigxojn, aux vojagxi per Pasporta Servo. Vidi la mondon per Esperanto.

  4. Disvastigi Esperanton: Multe sxatus lerni la internacian lingvon, se ili nur konus. Sed kiel informi pri Esperanto?

Poste ni diskutis kion ni pli konkrete sxatus fari per esperanto cxi tie en Kopenhago. Ni diskutis kunvenojn kaj kunvenlokon, kaj la DEJO hejmpagxon. Suficxe rapide ni interkonsentis pri diversajn aferojn:

Ni sxatus fari kopenhaga kunveno unu foje monate. La kunveno estos cxiam la 3-a. Tielmaniere ni ne cxiam kunvenos la sama semajntago, kaj ne cxiam estos la samaj personoj kiuj ne povas veni. Kaj tielmaniere ankaux estas facile memori la daton. (Ni elektis la 3-an, cxar numero 3 estas kvazaux inversa E!)

Ni sxatus uzi diversajn lokojn en Kopenhago. Povas esti privataj, povas esti en kulturdomoj. Kaj se la kunveno estas lunde, ni ankaux povas uzi la DEFA/KEK-lokalojn.

Cxiam devas esti iu kio respondecas por arangxi la kunvenon. La respondulo elektas la lokon, la precizan tempon, invitas kaj arangxas. Dum la kunveno ni cxiam elektos la sekvan respondulon.

Ni sxatus havi diversajn temojn dum niaj kunvenoj. Ideoj estas ekzemple: “Vespero de vino kaj poezio”, “Rolludnokto”, ”Diskuto pri naturscienco kaj Dio”…. Estas multege da eblecoj!

Ni sxatus ke la lingvo dum kunvenoj cxiam estas Esperanto. Sed estas tre grava, ke la kunvenoj estas malfermita por komencantoj. Ni ekhavis la ideon, ke cxiam povas esti komencant-helpanto; persono kiu respondecas pri traduki kaj klarigi aferojn por komencantoj.

Sammaniere ni povus havi personon, kiu respondecas pri niaj eventualaj eksterlandaj gastoj.

Nia unua kunveno estos la 3-a de februaro. Nina repondecas, kaj promesas ke pli da informo pri loko kaj temo baldaux sekvas!

Cxar la unua kunveno je la 3-a estas post monato kaj duono, ni instigas ke iu organizu ion dum januaro.

Krom kunvenoj ni ankaux iomete diskutis maljunuloj kaj DEJO. Cxu oni rajtas esti membro de DEJO kaj partopreni kunvenojn se oni havas pli ol 30 jaroj? Ni diskutis la eblecon fari ”patronan sistemon”. Tielmaniere eblas esti maljuna DEJO-membro, se cxiuj DEJOanoj konsentas doni al vi la titolon ”patrono de DEJO”.

Ni ankaux diskutis niajn hejmpagxon . Ni sxatus fari novan DEJO-hejmpagxon.Grave estas ke cxiuj povas redakti la hejmpagxon. Tiel ni ekzemple povas skribi pri niaj arangxoj, enmeti novajn fotojn k.t.p. Dennis kaj Jakob volas pli labori pri la projekton.

Resumo

En tute estis tre interesa kaj sukcesa kunveno, kun bona etoso, multe da novaj ideoj kaj vigla DEJO-entuziasmo!




Driven av Plone CMS, Open Source Content Management System

Denna webbplats följer följande standarder: