Ludovikuketoj kaj Ludoviktavoloj
Dorlotu la palatojn kaj varbu samtempe.
|
Ludovikuketoj kaj LudoviktavolojDorlotu la palatojn kaj varbu samtempe.
Jen ni havas du ĉarmajn kaj vere dolĉajn varbilojn! La Ludovikuketo
konsistas el proks. 35 g da marcipano, kovrita per bonkvalita ĉokolado
kun marcipana reliefo de Zamenhof. La Ludoviktavolo havas la saman bazan materialon. Sed ĝi pezas nur
proks. 25 g. Ĝi estas kovrita per bildo, kiu per nutraĵkoloroj estas
printita sur sukerfolion. La bildon kaj la tekston la mendanto povas mem elekti. Ambaŭ tavoloj estas proks. 4 cm larĝaj kaj 6 cm longaj.Ili estas enpakitaj en celofanaj saketoj, kiuj estas fermitaj per verda ruvandeto. Sur la dorsflanko estas unu slipo, kiu donas la necesajn nutraĵinformojn, kaj alia, kiu montras la jubilean simbolon kaj mencias la retadreson www.espeanto.net .Tiujn frandaĵojn produktas Hermann Kroppenberg en sia dolĉaĵbakejo kaj kafejo en Bensberg, 15 km oriente de Kolonjo en Germanio. Por subteni la varbadon pri Esperanto, li vendas ilin sen financa profito. En 2008 la prezo por unu Ludovikuketo aux Ludoviktavolo estis 1,90 € plus sendokostoj. Minimuma mendokvanto estas 50 pecoj. Mendu cxe Hermann Kroppenberg (Alklaku la nomon.)Dum pluraj vizitoj mi mem konstatis, ke la kafejo Kroppenberg servas nur la plej altkvalitajn produktojn, faritaj el plej bonaj krudmaterialoj. Se vi mem venos al Eichelstrasse 13 en D-51429 Bergisch Gladbach-Bensberg, nepre ne maltrafu la okazon gxui ekzemple tason da kafo kaj bona(j)n kuko(j)n! Petu la esperantlingvajn menukartojn! |
Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: