Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Rubujo Laborejo (interna) Materialejo Protokoloj Protokolo de la SEA-kunsido la 17-an de marto 2007
Agoj pri dokumento

Protokolo de la SEA-kunsido la 17-an de marto 2007

de denizoLaste modifita: 2007-03-23 12:33

Ĉeestantoj: Henning O. DEFA, Jytte S. KEK, Zita G. KEK, Ina S. DEA, Ann-Louise Å. KEH, Karin L. ME, Sten S. ME, Denizo P. DEJO, Torben S. KEKG

SEA-kunsido

Ejo: Kultura domo de Bispebjerg

Dato: 17-a de marto 2007

Ĉeestantoj: Henning O. DEFA, Jytte S. KEK, Zita G. KEK, Ina S. DEA, Ann-Louise Å. KEH, Karin L. ME, Sten S. ME, Denizo P. DEJO, Torben S. KEKG[1]

Mankantoj: Reprezentantoj de Lunds Esperantoklub (LE).

1.Elekto de gvidanto kaj protokolanto

Protokolanto: Denizo, Gvidanto: Betty

2. Raportoj pri la pasinta periodo

Ĉiuj kluboj, krom DEFA kiu havis rolon de observanto, raportis pri la pasinta periodo. Krom la ceteraj informoj, pri kiuj oni povas legi en la respektivaj klubinformoj en PONTO, rimarkinda estis la informo de Torben Svendsen, ke en Lund Universitato okazas kurso gvidata de la junulo Oleg Izjumenko kun ĉ. dek junaj lernantoj de diversaj mondopartoj. Kvar el ili laŭ li estis sufiĉe spertaj. Laŭ Torben ili plendis pro neokazaĵoj en la regiono Sven kaj Ann-Louise klarigis ke neniu kontaktis ilin kaj ke ili eĉ antaŭe ne sciis pri la nomo de la gvidanto.

3. Laborplanoj en la kluboj

KEK : Oni daurigas la planitaj aranĝoj de la antaŭa estraro. La lingvofestivalo estas bela kaj grava aranĝo, kiu okazos la 5-an septembron en la Grenlanda centro de Kopenhago.

La kultura urbestro de Kopenhago Martin Geertsen venos al KEK la 16-an de aprilo. Okazos prelegojn en la klubo kun la temo "esti fremda en Kopenhago".

Ĵurnalisto de la dana taga gazeto Informacio prelegos la 7-an de majo, pri lingvaj problemoj.

KEKG: La komunumo de Frederiksberg invitis KEKG partopreni en la tago de la asocioj la 8-an de septembro 2007 (posttagmeza aranĝo). Oni havos kurenton kaj tendon senkoste. La celgrupo de la aranĝo integriĝo sed por ni precipe montri la kulturon de esperanto.

4. Kursoj kaj aranĝoj

Malmö tre malbonfartas instrukampe. Oni konstatis ke mankas unueco pri la instrumetodoj.

Post la baza kurso estas grave oferti bonajn aranĝojn. Ni devas flegi ĉiujn, ne nur komencantoj, do estas grave havi programojn kun bonaj prelegoj.Torben proponis al ni transsundajn prelegojn 1-2 foje jare. Sten S. venos kaj prelegos en KEKG venontaŭtune. Sten planas eventuale ĉeesti la Malmö festivalon en aŭgusto.

5. Ponto kaj la agado-listo

Sten klarigis la diferencon inter la "Agado-listo", la retpaĝo "www.agado.net" kaj la Ponto. Laŭ li la Ponto malaperos iam ĉar estas tro kosta kaj tro da laboro. Anstataŭ ni uzu la reton.

Denizo kaj Sten interkonsentis pri enkonduko de nova Enhav-majstruma sistemo (EMS) ĉe agado.net. Denizo estos la teknika administaranto sed ne la redaktoro. Redaktoron ni trovos onte kiam la sistemo ekfunkcios.

Nova prizorgando de la Agado-listo: Torben S. Ni interkonsentis ke tio listo daŭre gravas por nia kunlaboro.Adreso de la agado-listo: agado-l@agado.net

Estas grave informi la aliajn en la regiono pri planitaj programoj, kaj kontakti iamaniere la junulojn ekz. Ĉe Lernu.net kaj allogi ilin al la lokaj kluboj. Ni devus ankau esplori kial homoj forlasas la movadon.

Retetiketo kaj kompleksaj poŝtkestoj: Ni interparolis pri retetiketo kaj la problemoj kun tro da retmesaĝoj en la poŝtkestoj.

La venonta kunveno okazos la 13-an de oktobro 2007 en Malmö

Ĉeestis, gvidis kaj KEKaranĝo

Afiŝita de JySu je 2007-05-10 15:53
Ileana S. ĉeestis.
Denizo gvidis.
Lingvofestivalo: 15an de sept.

Funkcias per Plone EMS, la libera enhav-mastruma sistemo

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: