Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Pri mi
Agoj pri dokumento

Pri mi

de denizo_seaLaste modifita: 2021-06-12 15:41
Mi naskiĝis la 20-an de marto 1947. Jam miaj gepatroj parolis Esperanton, kaj ili faris min denaska esperantisto.

La unua infankongreseto en la jaro 1956 estis la unua Esperanto-renkontiĝo, kiun mi (konscie) partoprenis. Ek de tiam sekvis partopreno de junularkongresoj, vintraj seminarioj de GEJ, UK-oj kaj kelkaj SES-oj.

La plej grandan parton de mia vivo mi loĝis en Hamburgo, en Germanio. Tie mi ankaŭ studis historion kaj pedagogion kaj post tio mi laboris kiel instruisto. En 1995 mi emeritiĝis.

En 1998 mi translokiĝis al Danlando, kie mi nun vivas 30 km norde de Kopenhago (55,93245° norde, 12,50001° oriente) en malgranda urbo.

Nun mi dediĉas grandan parton de mia tempo al Esperanto. I.a. mi novskribis danlingvan Esperanto-ŝlosilon kaj mi kompilis malgrandan Esperanto-gramatikon, kiu estas havebla en la dana, la germana, la angla, la itala, la franca, la hispana, la flandra/nederlanda, la turka kaj la ĉina. (Ĉiuj mendeblaj ĉe mi.).

Legu pli en vikipedio.

Temas pri via agado

Afiŝita de Olsxewski je 2010-09-03 13:44
Kara Samideano !
Kun granda gxojo mi povas kunligi la kontakton kun denaska esperantisto, kiu ankaux kiel emerito okupigxas grandparte pri Esperanto.Mi gratulas al vi, cxar via laboro estas tre utila al ni cxiuj.--geesperantistoj kaj ankaux al simpatianoj de la Lingvo.Domagxe, ke en via butiko oni ne povas mendi ankaux aliajn produktojn necesaj por cxiutaga vivo kun E-emblemoj.Malgraux tio, mi gratulas al vi la valoran iniciaton kaj deziras al vi nur sukcesojn en via komerca laboro.
Kun respekto mi restas:
Adamo B. Olssewski

Funkcias per Plone EMS, la libera enhav-mastruma sistemo

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: