Klarigoj de Denizo
Tie ĉi mi klarigas kelkajn aferojn pri la paĝo
Enhav-mastruma sistemo aŭ EMS estas komputila sistemo por facile organizi kaj faciligi kreadon kaj redaktadon de enhavon ĉe propra retejo (tio povas esti teksto, bildoj, dosieroj ks.). EMS kelkfoje estas reta programaro uzita por mastrumi retejojn kaj retan enhavon, tamen multfoje, EMS bezonas specialan klientoprogramaron por redakti kaj krei artikolojn.
Klarigaj bildoj
Antaŭ plulegi mi konsila al vi viziti kaj zorgeme legu la klarigaj bildoj por redaktantoj de Plone
Stukturigo de la retejo
Gravas ke la retejo havas logikplenan kaj bonplanitan strukturon. Ĉi-sube vi povas redakti la mapo de la strukturo.- Pri ni
- Tie ĉi oni povas legi pri ni +pagxo pri la retejo
- Kontaktu nin
- memklarigas, ĉu ne?
- Kluboj
- Tie ĉi ni kreas dosierujon por cxiuj kluboj en la regiono.
- Agadejo
- tie ĉi ni povas havi subdosierujojn* en kiu ni havas dokumentojn kaj aliajn dosierojn.
- Aranĝujo
- Tie ĉi oni vidas estontajn kaj estintajn aranĝojn.
- Bildujo
- Tie ĉi ni enmetas niajn bildojn
- La agado listo
- pri la listo kaj al ebleco aliĝi al ĝi
- Ligoj
- Tie ĉi ni povas enmeti interesajn ligojn.
- Klarigoj de Denizo
- Tie ĉi troveblas kelkaj klarigoj pri redaktado en Plone.
- (enhavelementoj)
- kasxita dosierujo kun enhavo, kiu aperas dekstraflanke
- (membroj)
- kasxita dosirujo, kiu enhavas la dosierujojn de cxiuj membroj.
*dosierujo ujo en kiu oni konservas dosierojn, kiel ekzemple dokumentojn, bildojn, k.a.
Laborfluo
La laborfluo agordeblas en la supra dekstra angulo de ĉiuj eroj.
Ekzistas nuntempe 4 diversaj statoj de eroj:
publika skizo | (videblas por vizitantoj) * | aspektas helverda |
publikigita | (videblas por vizitantoj kaj kiam temas pri novaĵoj aŭ eventoj ili aperas en la fluo de novaĵoj en la dekstra flanko de la paĝo) | apektas blua |
interna | (nur videblas por SEA-anoj) | aspektas oranĝa |
privata | (nur videblas por vi mem se vi movas la eron en vian propran ujon, se aliloke ĝi videblas por SEA-anoj) | aspektas ruĝa |
Retiro: Oni povas retiri (de stato publikigita -> publika skizo) novaĵon aŭ eventon se oni ne volas ke ĝi aperu en la listo de novaĵoj/eventoj en la dekstra flanko de la retejo.**
* Dosierujoj ne havas tiun staton ĉar ili neniam povas aperi en la dekstra flanko de la paĝo.
** Oni ankaŭ povas retiri aliajn erojn sed tio sxangxas nenion. Dosierujoj ne eblas retiri, vidu *